Via programero en la IJK

Estas tro malfrue por proponi programeron por IJK 2020, sed nepre konservu vian ideon por alia kongreso!

Testado

E@I, kiuj provizas la platformon de IJK, testos la teĥnikaĵojn kun ĉiuj kontribuantoj. Ili sendos al ĉiuj kontribuantoj retpoŝtmesaĝon kun pliaj informoj.

Grave

  • Sekvu la tempoplanon. Prelegoj estos 30 minutoj + 15 minutoj por demandoj.
  • Zorgu ke vi havas bonan mikrofonon kaj kameraon.
  • Uzu kapaŭskultilojn por ke la mikrofono ne registru la sonon de la laŭtparolilo.
  • Pensu pri kie vi sidos: estu en loko kun sufiĉe da lumo kaj kiel eble malplej da bruo.