Tutmonda Solidareco

Dum la kronvirusa pandemio, ĉu vi demandis vin kiel najbarejoj sinorganizis por provizi kaj protekti pli vundeblajn najbarojn? Kial individuaj irlandanoj sendas financan subtenon al la Navaha Nacio kaj la Hopi-Rezervejo? Kio pri GLAT-aj homoj en Berlino kiuj provizis psiĥologian helpon per telefono al por aliaj GLAT-uloj? Kio estas la komuna historio de Sudamerikaj landoj kaj Palestino, kiu daŭre ligas la luktojn en ambaŭ teritorioj. Ĉu vi partoprenis en unu el la multaj manifestacioj kontraŭ sistema rasismo de #BlackLivesMatter kiuj okazis tra la tuta mondo? Ĉu vi donacis monon al la ĉi-jara IJK por ke pli da homoj de malpli riĉaj landoj ankaŭ povu partopreni?

Ni eksciis kaj paroladis pri ĉi tiaj temoj dum la reta IJK 2020. En prelegoj, aŭ en diskutrondoj, kreitaj de homoj el la tuta mondo! Ni ankaŭ dankas al la subtenantoj de la kongreso, kiuj donacis monon, por ke pli da homoj en malpli riĉaj landoj ankaŭ povu partopreni.

Scio estas povo kaj komune ni estas fortaj!