Kio okazis?

La reta IJK havis multajn programerojn! Estis amaso da prezentoj pri diversaj temoj, sed ne mankis interago! Oni povis ankaŭ renkonti homojn ekster la programo, en babilejo.

Interkonado

Estis pluraj programeroj por renkonti kaj konatiĝi kun homoj. La organiza temo gvidis grandan interkonan programon komence de la kongreso. Ankaŭ estis novula programo por novuloj ĉe Esperanto-renkontiĝoj. Oni povis babili kun homoj en la Gufujo kaj en la Trinkejo.

Muziko

Estis tiom multe da muziko en la kongreso, ke la muzika programo havas apartan paĝon.

Minecraft-servilo

Traviva servilo estis speciale kreita por la kongreso. Ni ludis kaj konstruis kun aliaj partoprenantoj!

Jutubistoj!

Venis pluraj konataj jutubistoj al la kongreso: unika momento por vidi ilin babili kun unu la alia kaj starigi al ili demandojn!


Kvizoj

Estis kelkaj viglaj kvizoj en la programo. Jen ŝanco por testi sian konon, konkursi kun (novaj) amikoj aŭ simple amuziĝi. Kiom da poentoj vi gajnis?

Diskutrondoj

Estis multaj programeroj, dum kiuj oni povis diskuti kun aliaj pri specifa temo en granda vidbabilejo. Rigardu la programtabulon: pri klimato, pri lingvo, pri rilatoj, eĉ Amikumu.

Prelegoj

Ni lernis pri diversaj temoj de spertuloj kaj amatoroj el Esperantujo.