Programtabulo

Por rigardi la programtabulon, klaku ĉi tie.

Minecraft-servilo: adreso esperamondo.net:1234. Sendu nomon kaj uzantnomon al ijk.minecraft.teamo@gmail.com.

Pasintaj programeroj

Malfermo
Oficiala komenco de la IJK! La organiza teamo prezentos sin kaj la kongreson. Eltrovu “Kion signifas Solidareco” por pluraj partoprenantoj, kaj kiel la interretiĝo de IJK influas ilian partoprenon. Estos kelkaj gravaj klarigoj.

Interkona programo
Ludoj kaj aliaj aktivaĵoj por tuj ekkoni multajn aliajn kongresanojn!

Ek al Minecraft!
Renkontu aliajn ludantojn dum la inaŭguro de la speciala IJK-Minecraft-servilo. Ni komencos komune, kaj poste la servilo estos malferma diurne dum la resto de la kongreso! Vi povos konstrui kaj travivi en Esperanto, kiam vi volas!
GRAVE: Antaŭ la programero, vi devas sendi vian Minecraft uzantnomon kaj la nomon, per kiu vi aliĝis al IJK, al ijk.minecraft.teamo@gmail.com. La adreso de la servilo estas: 3.23.85.69

Vendredoj por Estonteco
Lernu pri la strukurojn kaj celojn de la granda kaj internacia junula movado “Vendredoj por Estonteco” kaj ĝian kaŭzon: la klimatan krizon. Prelegos Paula, aktivistino de la movado en Hanovro.

Kurso de Esperanto
Okazo por starigi demandojn pri gramatikaj kaj aliaj lingvaj aferoj, kun la sperta instruisto Charlotte Burton.

Diskuto: Klimata protekto
Ĉu klimata protekto estas privata afero aŭ sistema demando? La klimata krizo estas LA problemo de nia tempo. Mondvaste, la klimata krizo kaŭzas diversajn problemojn kiel tro sekajn kampojn kaj abarojn, marojn kiuj mortas, homojn kiuj perdas sian viveblecon. Kial ne estas demando, ke ni devas ŝanĝi ion por eviti pli kaj tro gravajn konsekvencojn? Sed kiel oni ŝanĝas ion?

Kurso de la hispana
La leciono baziĝos en komunikaj situacioj, tio signifas ke ne estos tiom da gramatikaĵoj sed praktikaj komunikaj rimedoj, por lerni kaj kompreni bazajn aspektojn de komunikado en la hispana en ĉiutagaj komunikaj situacioj.

Esencaj versioj de “La Bamba”
La kanto “La Bamba” havas specialan signifon por junularaj Esperanto-renkontiĝoj. En la reta IJK ne eblos fari la grupan dancon, sed dank al DĴ Kunar ne mankos bambo en la programo! – Mi uzos la limigon kiel oportunon por realigi ideon, kiun mi havas ekde jaroj: Mi volas prezenti la versiojn de la kanto, kiujn mi konsideras esti la plej konindaj (por Esperanto-diskejoj). Laŭbezone mi aldonos informojn kaj montros la diskojn. Se vi ĉiam volis scii pli pri La Bamba kiel parto de Esperanto-kulturo, jen via ŝanco! Legi pli kaj spekti.

Aliancaneco
“Aliancaneco” temas pri homoj kun privilegio kaj povo, kiuj laboras por kreskigi empation al la defioj aŭ problemoj de marĝenigitaj grupoj, kaj aktive defendas ties rajtojn. Diri ke oni estas aliancano estas multe pli facile ol efektive esti ĝi. En tiu ĉi prelego mi klarigos kial, kaj donos kelkajn konsilojn por pliboniĝi. Venu por lerni kaj/aŭ por pliriĉigi la diskuton kundividante vian sperton! Prelegos Manuela Ronco, kunfondinto de la blogo Egalecen.

Muzaiko: sinprezento kaj demandosesio
Muzaiko estas tuttempa tutesperanta retradiokanalo, kiu funkcias danke al volontula kunlaboro el la tuta mondo de pli ol 9 jaroj. Ĝi ludas la plej diversajn muzikon kaj diskutojn, raportojn, poemojn kaj aliajn kulturaĵojn. Kaj ĉion tion plene en Esperanto.
Sinprezento (unuaj 20 min): pri Muzaiko, pri kiel ĝi funkcias malantaŭ la kurtenoj kaj ankaŭ aŭskulti kelkajn anekdotojn pri kiel Muzaiko utilas por disvastigi Esperanton.
Demandosesio (post 20 min): Ĉu vi volas ion ekscii pri Muzaiko? Ĉu vi ŝatus kunkrei ĝin? Jen loko por viaj demandoj por ricevi respondon.

Jutubista rondo 1
Grandioza renkonto inter kelkaj el niaj plej ŝatataj jutubistoj: Evildea, Dr-o Loĉjo kaj Beki de Keep It Simple Esperanto!

Filipinoj: geografio kaj lingvo
Ĉu vi sciis, ke filipinanoj povas uzi la tagalogan, la anglan, kaj la hispanan en unu frazo? Kiom da insuloj kaj lingvoj konsistigas Filipinojn? Malkovru interesajn kaj kuriozajn faktojn pri la geografio, kulturoj, kaj lingvoj de Filipinoj, insularo en la fora oriento. Filipinoj iĝos via sekva turisma celo post la pandemio!

Okcitana lingvo
En 20 minutoj, per 20 vortoj kaj 20 bildoj, mia defio estos prezenti al vi la okcitanan lingvon. Mi montros kelkajn interesajn lingvajn kaj kulturajn aspektojn sed vi ankaŭ ekvidos kiel prestiĝa mezepoka lingvo iĝis minoritatigita lingvo kaj kiel oni rezistas por kontraŭi ĝian malaperon. Loka eŭropa ekzemplo pri tutmonda problemo! Prelegos Marion Quenut lingvo-trejnisto pri la okcitana kaj Esperanto, aktiva en Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo.”

Kiuj vortoj mankas en Esperanto?
Foje necesas novaj vortoj, sed se naivuloj atendas la decidojn de la Akademio, kaj la Akademio atendas la “naturan evoluon”, Esperanto restos arĥaikaĵo. Do, de kiaj novaj vortoj VI sentas bezonon? Plua diskutado eblas je https://groups.io/g/neologismoj/

La historio de plantoj
Plantoj ne estas simpla ornamaĵo. Ili estas la bazo de preskaŭ ĉiu ekosistemo kaj ilia evoluo tute transformis nian planedon. Eksciu pri kelkaj novigoj en historio de plantoj, kiuj ŝanĝis ĉion. Prelegos Frank van Hertrooij, verkanto de la scienca blogo Scivolemo.

Panelo pri labori de hejme
Lastatempe multaj homoj estis neatendite devigataj labori aŭ lerni de sia hejmo pro KOVIM-19, dum aliaj jam delonge kutimas pri distanca laboro/studado. Kiuj estas la ĉefaj avantaĝoj kaj defioj de tiu maniero labori? Kiuj strategioj utilas por ke ĝi estu sukcesa? En tiu ĉi panela diskuto kelkaj Esperantistoj prezentos sian sperton kaj respondos al viaj demandoj.

Jonny M
Koncerto kun regeo, repo kaj rapide lerneblaj rekantaĵoj! La publiko povos skribe proponi demandojn por inter-kanta intervjo.

Konsento
Nuntempe oni ofte parolas pri konsentkulturo, precipe kiam temas pri erotikaj aŭ seksumaj interagoj kun homoj. Multaj tamen timas, ke peto de konsento povas detrui romantikan momenton kaj fuŝigi la aferon, multaj imagas ke konsento estas kvazaŭ kontrakto, eĉ kreas apojn por fari tian kontrakton. Kiel fakte funkcias konsentkulturo? Post eta prelego okazos interŝanĝo inter partoprenantoj (kompreneble, laŭ konsento) pri iliaj spertoj rilate al la temo, sukcesoj kaj malsukcesoj, tiel ni povos lerni unu de la alia kiel fakte praktiki konsentkulturon kaj havi bonajn spertojn.

Handikapeco kaj kapablismo
Ĉu vi scias ke laŭ mondsana organizo, 15% de la mondpopolaro spertos dum sia vivo ian handikapecon? Jen prelego kun diskuto pri kio estas handikapeco kaj kiujn malfacilaĵojn homoj kun handikapeco suferas, inkluzive pri kapablismo. Post la prezento, ni kune kaj parole diskutos kion TEJO kaj aliaj asocioj povas fari por plibonvenigi homojn kun handikapeco.

Desegnado de portretoj
Ĉu vi emas desegni? Portret-desegnado: Por spertuloj kaj komencantoj!
Mi ofertas al vi portretdesegnadon, por tio ni unue kolektos fotojn de vizaĝoj de IJK-partoprenantoj, kaj tiam vi povas elekti, kies vizaĝon vi emas desegni.
Mi mem sufiĉe spertas pri desegnado kaj specife pri homaj portretoj. Se vi volas, mi povas doni al vi personan konstruktivan kritikon kun indikoj kiel plibonigi vian portret-desegnadon.

Mi ne taŭgas por fremdaj lingvoj
Malkovru, ke ankaŭ vi estas kapabla lerni lingvojn (ne nur Esperanton). Jen prelego por vi, kiu ordinare diras aŭ eble aŭdas de proksimuloj “mi ne taŭgas por fremdaj lingvoj”.

Kvizo: IKEA-meblo aŭ fivorto?
Kiom bone vi povas identigi aliajn lingvojn? En tiu ĉi kvizo, ni kontrolos ĉu vi kapablas distingi varnomojn de IKEA disde fivortoj en diversaj lingvoj. Ĝi funkcios per kahoot.it. Vi ses snart!

Emerson
Koncerto de belaj trankvilaj kantoj de juna gitaristo kaj kantisto! La publiko povos skribe proponi demandojn por inter-kanta intervjo.

Interrilata aŭtentikeco
Vi estas invitita al virtuala rondo, kie ni ludos ludojn celantajn evoluigi la atenton al si mem kaj al oniaj sentoj, trejni empation, sperti pli profundan konekton en interpersonaj rilatoj, pli grandan amon kaj kompaton por si mem kaj por la aliuloj, pere de aŭtentika sinesprimo. Estas io inter meditado kaj interkonaj ludoj, kie oni observas sian sperton kaj aktive aŭskultas sin mem kaj unu la alian. Se ĉi tiu priskribo ne diras al vi multon, ne maltrankviliĝu kaj provu ĝin! 🙂

Muzaiko: registro
Muzaiko estas tuttempa tutesperanta retradiokanalo, kiu funkcias danke al volontula kunlaboro el la tuta mondo de pli ol 9 jaroj. Ĉu vi ŝatus aŭdi vian voĉon en la radio? Aŭ ĉu vi ŝatus helpi aliajn ke ilia voĉo aŭdiĝu? En ambaŭ kazoj via loko estas ĉi-tie!
GRAVE: Antaŭ la programero vi bezonas elŝuti Audacity al via komputilo. Vi ankaŭ bezonas ian mikrofonon por registri vian voĉon.

Poliglotaj kluboj
La Poliglotaj kluboj en Brazilo estas multnombra senpagaj organizoj, kiuj celas instigi homojn lerni kaj ekzerci diversajn lingvojn, kaj malaltigi la lingvan monotonecon en publikaj spacoj. Ili ebligas la homoj interparoli kun aliaj de malsimilaj aĝoj, landoj, genroj, ktp. Esperantistoj organizas kaj partoprenas al la renkontiĝoj kaj multaj da aliaj homoj, kiuj ŝatas lingvojn, surpriziĝis, ke hodiaŭe estas fluaj parolantoj de Esperanto, kaj montris intereson pli profunde informiĝi pri la lingvo. Pere de la prelego la homoj povos kompreni kiel organizi, daŭrigi kaj partopreni al poliglotaj kluboj.

Ĉinaj vestaĵoj
Japanio havas kimonon, Koreio havas hanbokon kaj Vjetnamio havas aŭzajon. Same en Orient-Azio, ĉu Ĉinio havas reprezentan nacian kostumon? Tiu prelego temas pri la reviviĝo de tradiciaj vestaĵoj en nuntempa Ĉinio.

Seĝaj fizikaj ekzercoj
Ekzercoj kiuj utilas por homoj kiuj multe laboras sidante, aŭ kiuj partoprenas retan Esperanto-kongreson. Por fari ilin vi ne devas stari, salti, kuŝi aŭ flugi, simple restu ĉe via komputilo!

Kiel fari prelegon?
Mi estas Matt, foja preleisto en la esperantujo, foja prelegisto en mia profesia vivo. Ĉu vi ankaŭ volas lerni kiel prezenti sed aŭ timas aŭ ne scias kiel komenci? En mia prelego mi donas komencajn konsilojn kaj poste estas oportuno por fari vian unuan fulmprezenton. (t.e.4 minutoj pri baza temo, por ke vi povas koncentriĝi je la prezentado kaj ne devas zorgi pri detala, faka, tekniĥa enhavo).
La unua horo estos prelego kun konsiloj, klarigoj ktp.
La dua horo estos diskuto en vidbabilejo por prelegontoj de fulmprezento, por plani kaj elekti temon.
La fulmprezentoj okazos merkrede.

Novula programo
Se tiu ĉi reta IJK estas via unua granda renkontiĝo kaj vi emas renkonti aliajn junulojn, venu kaj ludu kun Saci kaj Stela! Ni atendas kaj komencantojn kaj progresantojn.

Tim Gallego
Koncerto de gitaristo kun tre bela voĉo kiu mirigis la publikon en IJK 2018 kaj 2019. La publiko povos skribe proponi demandojn por inter-kanta intervjo.

Survoje al formorto, kaj kion fari pri tio
La klimata kaj ekologia krizoj nun estas urĝaj kaj ni bezonas rapidajn, fundamentajn ŝanĝojn en nia socio se ni volas eviti la plej katastrofajn konsekvencojn. Radikalaj bezonoj neprigas radikalajn metodojn. Venu kaj malkovru la organizon Extinction Rebellion, kiu klopodas instigi reagon ĉe niaj registaroj por realigi tiujn ŝanĝojn.

Tabloludo: Verda Ŝtelo
Ĉu vi estas kreema pri vortoj kaj ŝatus ŝteli poentojn de la aliaj samkongresanoj en amuza kaj malserioza etoso? Venu ludi la ludon Verda Ŝtelo kaj montru vian foksaĝon (la saĝecon de fokoj) kaj anagramemon. La ludo estas facile lernebla kaj taŭgas same por komencantoj kaj spertuloj de Esperanto. Por plia informo, vidu ĉi tiun paĝon: http://gemelo.org/eo/help.html

Jutubista rondo 2
Grandioza renkonto inter kelkaj el niaj plej ŝatataj jutubistoj: Alex de Exploring Esperanto, Kejti kaj Jezer.

Kiel (ne) eduki pri kaj por demokratio
Por demokratio necesas homoj scipovantaj (interalie!) partopreni demokration, sed kiel realigi tion? Venu por scii pli pri edukado pri kaj por demokratio laŭ esploro pri brazilaj porjunulaj lernolibroj pri sociologio de la lasta jardeko.

La plej grava konsilo
En tiu ĉi interaga programero, mi rakontos pri okazintaĵo kiam mia filo estis adoleskanto: dum mi laboris en mia hejma oficejo, li eniris kaj plendis ke li enuas. Mi trankvile turnis min al li kaj diris malmultajn magiajn vortojn. Mi esploros viajn ideojn pri kion sugesti (je la fino, mi diros kion mi sugestis), kaj ankaŭ kial tiu sugesto povis havi grandan influon en la posta evoluo de la junulo.

Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj
Dum tiu ĉi prelego mi priskribos la staton de Esperantujo dum la unua mondmilito, kion ili pensis pri la milito kaj mondpaco kaj la ideo de interŝtata ligo (kun specifa fokusiĝo pri la verkoj de Hector Hodler), kaj kiel ili interagis kun la Ligo de Nacioj. Mi celas ĝustigi oftajn mitojn kaj miskomprenojn inter Esperantistoj pri nia propra historio (ne, ni ne preskaŭ iĝis la lingvo de la mondo, aŭ eĉ de la Ligo si mem), kaj enkonduki homojn al la angla- kaj esperantlingva (kaj manko de) historiografio pri la temo.

Ilustru Vikipedion, helpu kaj venku kampanjon
Vikipedio estas konata kiel bonega fonto de tekstoj por memlernado kaj eĉ pretendado de farado de hejmtaskoj. Tamen, ĝia grava (sed ofte prisilentata) parto, estas bildoj kaj aliaj plurmediaĵoj, kiujn ankaŭ vi povas facile aldoni al artikoloj. Dum tiu ĉi programero vi praktike lernos ankaŭ kiel vi povas per simpla helpo al Vikipedio partopreni internacian kampanjon kun interesaj premioj. Gvidos KuboF kaj Leandro, ambaŭ aktivuloj de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) kaj longjaraj administrantoj de Esperanta Vikipedio.

Mezopotamio: La unua skribsistemo de la mondo.
Ĉu vi volas scii kiel iu konkreta prakomunumo de Mezopotamio estigis la unuan skribsistemon de la historio? Ne maltrafu la okazon kaj sciu kial al ili estis necese krei tiel gravan elpensaĵon por la homaro!

Diskuto: Amikumu
Venu priparoli la apon por trovi proksimajn lingvoparolantojn kun ĝia kreinto Chuck Smith. Kiel oni nun uzas la apon? Kion oni volas havi? Kio estas la planoj por ĝia estonto?

Biciklu Esperante
BEMI estas faka asocio por ĉiuj esperantistoj, kiuj ŝatas bicikli. Enhavo:
Prelego (unua horo): Longdistanca biciklado, Lars Sözüer
Diskuto (post horo): Biciklado en via urbo – pri kondiĉoj por biciklado kaj la lukto por ilia plibonigo, sub gvido de Christine Brücker
Anoncoj(post horo kaj duono): Venontaj agadoj de BEMI – anoncoj kaj diskutado pri karavanoj, retaj BEMI-tagoj, la BEMI-semajno

Azia junularo sin prezentas
Ĉu vi ne miras, ke vi eble ankoraŭ ne bone scias pri la junularo en Azio? Konatiĝu kun la landaj sekcioj kaj aktivuloj de la azia junulara movado. Ili prezentas, vi malkovras kaj solidaras. La unua Azio-rilata programero en IJK post longa tempo.

Tago de Ipoj
La 14an de Julio celebriĝas tutmonde la Internacia Ipa Fiertago. Estas grave celebri kaj kulturi ipan komunumon en Esperantujo kaj E-junularo. Venu celebri kun ni, ipoj kaj aliancanoj!

Platano
Kantisto de la hiphipgrupo “La Pafklik”, prezentos por vi repon kaj hiphopon. En 2006, La Pafklik koncertis ĉie kie oni akceptis ilin (“nia nura kondiĉo senpaga biero”). Estis tiam la nura Esperantista hiphopa bando. Sekvis la unua repa albumo kun la ironia titolo “Fek al Esperanto”. Tiu albumo ricevis malgraŭ ĉio laŭdoj de Esperantistaro. Ekde 2008, Platano daŭrigis sole, li koncertis pli ol multfoje foje tra Eŭropo. Kelkaj etaj projektoj inter ili kunlaboro kun Daman kiu faras dub, kiu filmos etan retan koncerton. https://platano.bandcamp.com/

Volontulado per “Civita Servo”
Ĉu vi volas vojaĝi, kaj vivi en sud-Francio ? Ĉu vi pretas labori per kaj por Esperanto ?
Esperanto-Kultur-Centro (EKC) proponas volontuladon en Tuluzo.
Du volontulinoj prezentos sian mision kaj sian sperton al vi.

Kajto
Vigla popolmuzika duopo prezentos ludos sian muzikon! La publiko povos skribe proponi demandojn por inter-kanta intervjo.

Fulmprezentoj kadre de “Kiel fari prelegon?”
Partoprenantoj de la sabata programero faros 4-minutajn prelegojn, “fulmprezentojn”.

Kvizo pri bestoj
Testu vian scion en ĉi tiu kvizo pri strangaj kaj mirindaj bestoj de ĉie en la mondo!
Ĝi funkcios per kahoot.it. Gvidos Frank van Hetrooij, verkanto de la scienca blogo Scivolemo.

Nedrinkemula renkontiĝo
Babilrondo por homoj kiuj ne drinkas alkoholon. Venu rakonti pri la sperto kiel nedrinkemulo en via lando. Kiel vi frontas gruppremon kaj normojn?

Azia gufujo
Oportuno iom pli bone konatiĝi kun niaj aziaj amikoj. Teotrinkado bonvenas!

Politika partio kaj Esperanto
En EU-politiko, Esperanto estas iom tabuo. Iuj esp-istoj partoprenis
balotojn en Francio kaj Germanio. Mi ŝatus aúdi viajn opiniojn. Ĉu valoras la penon kaj monon? Ĉu tia agado helpas aú malhelpas Esp-on? Ĉu pli utilus aliĝi al aliaj partioj kiaj VOLT kaj DIeM25? Plua diskutado je https://groups.google.com/forum/?hl=eo#!forum/ede-eu

Kvizo pri Esperanto-movado
Ĉu vi interesiĝas pri Esperanto ne nur kiel lingvo? Ĉu vi konas la historion de la movado kaj la diversajn utiligojn de Esperanto? Ĉu vi ŝatus lerni pri malpli konataj aspektoj? Partoprenu la kvizon pri la Esperanto-movado por testi vian scion kaj ankaŭ por malkovri kuriozaĵojn kaj atingojn de Esperanto en ĉiuj kontinentoj. La kvizo okazos per kahoot.it. Legante pri Esperanto mi ofte malkovras diversaĵojn pri la movado kaj pri ĝia plurkampa vasteco, kiujn mi ŝatus kundividi kun vi.

Komunaj TEJO-projektoj – ŝanco kaj defio por tutmonda solidareco
Charlotte Scherping Larsson, Paulína Jalakšová, Mounir Abjiou
Kunlabore kun multaj landaj sekcioj, TEJO kreis multajn sukcesajn projektojn en la lastaj jaroj, kadre de Erasmus+. Unu el la plej sukcesaj helpis realigi la unuan IJK en Afriko, sed ĉefe tiaj projektoj fokusiĝas pri agado inter europaj landoj. Lernu kiel tiaj projektoj funkcias kaj kielmaniere ili kontribuas al solidara agado por Esperantujo tutmonde. TEJO-estrarano Mounir Abjiou kaj oficisto Paulína Jalakšová laueble ĉeestos por demandoj.

Gufujo
Klasika parto de IJK en reta versio. Tempolimigitaj vidbabilejaj ĉambroj por trankvile paroli. Teotrinkado kaj kandellumo helpas la etoson.

Trinkejo
Tempolimigitaj vidbabilejaj ĉambroj por laŭtaj festemaj homoj.

Kiel lerni fremdan skribsistemon?
Se vi iam vizitis Mezorienton aŭ Azion, vi verŝajne havis la malagrablan senton re-esti senalfabetulo. Tio ne nepras! Fakte eblas eklerni novan skribsistemon (ekz. korean, hebrean, grekan, araban, rusan ktp.) ene de kvar horoj kaj tiam eklegeti stratosignojn, vendejajn ŝildojn, trajntabulojn ktp. dum via restado. En ĉi tiu prelego, mi eksplikos la bazojn de lernado de fremdaj skribsistemoj por plenkreskuloj. Prelegos Judith Meyer, poliglotino kaj verkistino de lernolibroj.

Migrada situacio solvebla
Kiel ni ĉiuj povas agi por havigi socialajn lokojn por tiuj kiuj ne kapablas travivi malfacilaĵojn? Konstrui, doni, planti por aliaj. Ekovilaĝoj povas helpi eviti danĝeran aŭ riskan migradon, estas la ideo malantaŭ ĉi tiu prelego.

La potenco de permakulturo
Kio estas la homaro? Multaj sentas nin ĉiodetruantoj, kiuj kaŭzas krizojn sur la planedo. Sed, ĉu tio estas nia sola sorto, aŭ ĉu ekzistas alia ebleco? Klarigante principojn de la permakulturo, ĉi tiu prelego malkovros nian potencon kiel helpilo al la natura medio, kaj kiel ni povas kune krei pli bonan vivostaton por ĉiu Terano.

Palindromoj
Palindromojn estas simetriaj vortoj kiel “unu”, “erare”, kaj “152251”.
Post eta enkonduko pri vortoj kaj tekstoj palindromaj, la prelego rapide iĝos pli matematika kaj traktos demandojn kiel “Ĉu ĉiu entjera nombro estas sumo de 3 palindromoj?”. (La prelego estos elementara.)

Decidfarado
Dum 45 minutoj ni pensos pri personaj metodoj de decidfarodo kaj kelkaj teorioj pri decidfarado.

Virinaj rajtoj tutmonde
Paneldiskuto kun kvin partoprenantoj de la tuta mondo. Ĉie en la mondo virinoj agadas por egaleco strebante havi samajn rajtojn kiel viroj, kiajn sukcesojn kaj malsukcesojn de feminisma movado oni povas vidi en diversaj landoj? Kiaj defioj restas? La kvin panelistoj rakontas pri siaj landoj kaj respondos al demandoj de partoprenantoj. Auskultu Yana de Rusio, Ana kaj Euleax de Brazilo, Feliĉa de Vjetnamio kaj Mireille de Benino, moderigas Charlotte Scherping Larsson.”

Ludo: kvar bildoj
La enigmo estos elpensi, kiu vorto rilatas al ĉiuj kvar bildoj? Povas esti fama persono, loko, filmo aŭ objekto. Vi solvos la enigmojn en grupetoj, kaj poste, se vi volas, vi povas prezenti ĝin al la granda grupo.

Mensa sano
Nuntempe oni parolas pli pri psikologia bonfarto, sed mensaj malsanoj estas ankoraŭ tabuo en kelkaj landoj kaj kulturoj. Se vi interesiĝas pri la temo aŭ ĝi estas eble parto de via vivo, tiu ĉi prelego estos taŭga por vi. Mi parolos pri mensa sano ĝenerale kaj pri miaj spertoj, kaj donos kelkajn simplajn konsilojn ekzemple pri la plena atento.

Ekskurso ĉe Minecraft
Amuza esplorado en la speciala IJK-Minecraft-servilo! Ni amase kolektiĝas kaj rigardas kion ni ĉiuj kontruis dum la semajno.
GRAVE: Antaŭ la programero, vi devas sendi vian Minecraft uzantnomon kaj la nomon, per kiu vi aliĝis al IJK, al ijk.minecraft.teamo@gmail.com. La adreso de la servilo estas: 3.23.85.69

Amo, pluramemo kaj rilatanarĥio
En ĉi tiu diskutrondo mi ŝatus paroli pri la diverseco de amrilatformoj. En lastaj jaroj homoj kompreno de amrilatoj multe evoluis, homoj pli malferme parolas pri siaj spertoj kaj serĉas vortojn por esprimi kiel iliaj rilatoj funkcias. Monogamio, Unuamemo, pluramemo, ĥierarĥia pluramemo, soleca pluramemo, rilatanarĥio, kio ĉio tio estas? Ni diskutu pri amrilatspecoj, kial malsamaj homoj elektas malsamajn formojn de sia rilatstrukturo kaj ĉu ĉiuj tiuj formoj povas kunekzisti en moderna socio?

Fermo
La organiza teamo resumos la kongreson. Tempo por danki kaj rememori la plej bonajn momentojn.

Mondovizio
Ĝuu talenton, humuron kaj diversajn kulturojn de landoj konataj kaj fremdaj. En du horoj ni elsendos tridekon da filmetoj, kiujn vi kreis. Ĉarmaj prezentistoj gvidos vin tra la vespero. Kiel spektanto vi povos voĉdoni por via plej ŝatata filmeto!