La platformo

La reta IJK okazis per platformo kreita de E@I nomata Retevent. Ĉiuj aliĝintoj ricevis retpoŝtmesaĝon kun konto en la platformo.

Ensaluti

La reta IJK okazis per platformo kreita de E@I nomata Retevent. Vi ne bezonas instali ion ajn, vi nur bezonas retumilon (Chrome aŭ Firefox rekomenditaj). Ĉiuj aliĝintoj ricevas retmesaĝon kun la platformo, kaj ensalutas per sia retpoŝtadreso kaj tiu pasvorto.

Vi ankaŭ povas klaki ‘REAKIRI PASVORTON’ kaj enskribi nur vian retpoŝtadreson. Se konto ekzistas por vi, vi ricevos retpoŝtmesaĝon kun nova pasvorto.

Ĉefpaĝo

  • La parto maldekstre supre (flave markita) montras vian profilon, kaj butonon por redakti ĝin.
  • La parto maldekstre meze (ruĝe markita) estas la menuo, per kiu vi iras al aliaj partoj de la IJK. Ĝi montras grize, en kiu paĝo vi nun estas.
  • Per la simbolo kun tri horizontaj strekoj supre (verde markita) vi povas kaŝi la menuon kaj profilon.
  • La rando sube (rozkolore markita) montras la plej aktualan gravan anoncon de la organiza teamo.
  • La resto de la ekrano (blue markita) estas la nuna paĝo. Komence vi estas en ‘Nuna programo’.

Redakti profilon

Ni rekomendas, ke vi unue redaktu vian profilon. Klaku la verdan butonon maldekstre sub via nomo ‘REDAKTU PROFILON’. Vi vidos la jenan paĝon:

Skribu en la unua kampo la nomon, kiun vi volas montri al aliaj. Skribu en la dua kampo vian landon (aŭ regionon, aŭ urbon…), kiun vi volas montri al aliaj.
En la mezo de la paĝo estas granda verda “+”-butono, per kiu vi povas aldoni glumarkojn al via profilo. Per glumarkoj aliaj partoprenatoj rapide vidos, kion vi faras kaj kio interesas vin. Sub tio vi povas skribi citaĵon, kiu estos videbla en via profilo, kaj kontaktinformojn. Ni rekomendas skribi vian uzantnomon en Telegramo, en la formato t.me/uzantnomo.

Por montri profilan bildon, ni uzas Gravatar. Malfermu https://gravatar.com/ en nova paĝo. Klaku la butonon ‘Create Your Own Gravatar’.

Nun vi skribu vian retpoŝtadreson kaj kreu uzantnomon kaj pasvorton. En la sekva paĝo vi nun povas alŝuti bildon.

Se vi nun skribas en la profilpaĝo la saman retpoŝtadreson, kiun vi donis al Gravatar, via profilbildo aŭtomate aperos. Multaj aliaj retpaĝoj uzas la saman sistemon, kaj vi nun jam havas profilbildon por ili!

Nuna programo

Klaku en la menuo ‘Nuna programo’ por reveni al la ĉefa paĝo kun la programo. Vi vidas ĉi tie la programerojn nun okazantajn, ĵus okazintajn, kaj baldaŭ okazontajn. Maldekstre estas la horo kaj la nomo de la programero, kaj super tio estas la tipo: SPEKTAĴO, KLASĈAMBRO, aŭ VIDBABILEJO. Dekstre vi povas klaki la triangulon por eniri aŭ spekti la programeron (se ĝi ne estas en estonteco.

Spektaĵo havas grandan video-ludilon. Vi povas klaki dekstre sur la simbolo kun la kvar sagoj por montri ĝin sur via tuta ekrano. Sub la video-ludilo estas babilejo, kie vi povas skribi tekston al aliaj spektantoj. Vi ankaŭ povas klaki sur “DEMANDEJO”, kaj tie proponi demandon al la prezentanto, aŭ voĉdoni per dikfingro por demandoj proponitaj de aliaj.

Spektaĵo

Klasĉambro

Klasĉambro aspektas tiel. Iu prezentas per bildoj kaj kamerao en la dekstra flanko de la ekrano. Maldekstre vi povas vidi aliajn partoprenantojn kaj skribi en la tekstbabilejo. Se la prezentanto permesas tion, vi ankaŭ povas paroli per mikrofono, aŭ eĉ montri vin per kamerao.

Kelkfoje la partoprenantoj estas sendataj al subĉambroj por difinita tempodaŭro. Dum tiu tempo vi povos skribi kaj paroli kun la partoprenantoj en la sama subĉambro, kaj post la difinita tempo vi ĉiuj revenas al la ĉefa ĉambro.

VIDBABILEJO estas ĉambro, en kiu ĉiuj povas paroli per mikrofono kaj/aŭ kamerao. Vi ankaŭ povas skribi tekston per la maldekstra tekstbalono-butono, aŭ levi vian manon per la maldekstra mano-butono.

Se la bildo kaj sono de aliaj partoprenantoj ŝajnas malbona, vi verŝajne havas tro malrapidan interreton. Klaku dekstre la butonon kun tri punktoj, kaj malplialtigu la bildkvaliton maldekstren.

Vidbabilejo

Gravaj anoncoj

En tiu ĉi paĝo estas listo de ĉiuj gravaj anoncoj, kiuj aperis en la IJK. Sub la paĝo vi ĉiam vidas la plej aktualan.

Plena programo

La paĝo Plena programo similas al la ĉefpaĝo, sed ĝi montras pli multajn programerojn, ankaŭ tiujn post kelkaj tagoj aŭ antaŭ longa tempo. Uzu tiun paĝon por plani vian tagon aŭ spekti interesajn programerojn de hieraŭ.

Vidbabilejoj

Klaku maldekstre sur “Vidbabilejoj” por montri tri vidbabilejojn, kiuj ĉiam funkcios: la Komencantejo, Koridoro kaj Manĝejo. Ili funkcias same kiel la vidbabilejoj en la programo.

  • La Komencantejo estas por komencantoj de Esperanto. Parolu malrapide kaj klare ĉi tie, kaj helpu aliajn lerni la lingvon.
  • La Koridoro estas loko por paroli pri la programo: kiun programeron vi vizitos post la paŭzo?
  • La Manĝejo estas loko por paŭzi kun rapidmanĝo, aŭ ĝuste por montri vian kuirarton. Aŭ simple por paŭzumi sen manĝo.

Tekstbabilejoj

Se vi klakas en la menuo sur “Tekstbabilejoj”, vi povas elekti el tri tekstbabilejoj, kiuj ĉiam funkcias. Simple sube skribu vian mesaĝon kaj ĝi aperos en la ekrano apud via nomo.

Partoprenantoj

Ĉu vi volas scii pli pri iu partoprenanto, kun kiu vi ĵus babilis? Klaku maldekstre en la menuo “Partoprenantoj”. Alfabeta listo de partoprenantoj aperas. Super la listo estas serĉkampo, en kiu vi povas skribi la nomon. Atentu: la serĉilo funkcias nur per plenaj vortoj, ĝi ne povas trovi partojn de vortoj.

Kiam vi klakas sur unu el la partoprenantoj, vi vidos la profilon, kun kontaktinformoj kaj pli.

Regularo

Laste en la menuo estas la Regularo kaj tiuj ĉi instrukcioj. Se vi ankoraŭ ne faris, legu la regulojn, ĉar tiel ni povas havi agrablan kongreson por ĉiuj. Partoprenantoj, kiuj ofte aŭ forte rompas regulojn, povas perdi aliron al la IJK-platformo, portempe aŭ ĝis la fino de la kongreso. Se vi pensas, ke iu alia rompas la regulojn, skribu en la IJK-helpcentro: https://t.me/ijk2020helpo.