Muzika programo

Dum la IJK 2020 estis kelkaj retaj koncertoj de konataj artistoj, kaj granda spektaklo kun multaj novaj artistoj. La koncertoj estis video-elsendoj de duonhoro ĝis unu horo. Intervjuanto starigis kelkajn demandojn pri la muziko inter la kantoj, kaj ankaŭ demandojn proponitajn de spektantoj!

Jonny M – regeo, repo
Kajto – popolmuziko
Tim Gallego
Platano – hiphopo, repo

Mondovizio

La reklamfilmeto: https://www.youtube.com/watch?v=UDde6MD1tWc

Por la (ankoraŭ) malpli seriozaj artistoj, kiuj tamen vois montri ion al la mondo, en tiu ĉi IJK ni organizis Mondovizion! Partoprenantoj povis sendi filmetojn, en kiuj ili kantas, dancas, ludas instrumenton aŭ ion alian. 18 mojosaj filmetoj estis elsendataj je la fino de IJK, altkvalifikita ĵurio prijuĝis ilin, kaj la publiko finfine voĉdonis por la plej ŝatata el ĉiuj.

Jen la tuta elsendo, senpaga por vi en la reto! Trovu bonan sidlokon, ĝi daŭras du horojn.