La IJK 2020-teamo

Arde laboris por via plezura kaj pensiga IJK la jenaj personoj:

Roĉjo

Ĉeforganizanto. Tute kulpa pri ĉio, kio okazas rilate al la IJK. Iama papo.

Antonia

Ĝenerala subtenanto de ĝeneralaj ĝeneralaĵoj kaj difinitaj detaloj, kaj kulturkoncerna kontaktulo.

Frank

Majstro de la programtabulo. Verkisto de la blogo Scivolemo. Verda skolto.

Marc

Gardanto de konsenta amuziĝo kaj toleremo. Se TEJO ne protektas vin, Marc faros.

Stela

Neanstataŭigebla spertulo kaj oficiala kritikanto. Zorgas pri bonfarto de ĉiuj teamanoj.

Agata

Petas, pristudas kaj plusendas pripensatajn, provizorajn kaj pretajn programerojn.

Joost

Gvidanto de gufujo ĝis la lasta kandelo.

Mia

La nemovebla roko en ŝtormo de teĥnikaj problemoj.

Piotr

Kreis kaj plu prizorgas la aliĝilon kaj ĝian datumbazon. Tre pompa.

Spenĉjo

Helpanto pri muzika programo, foje per propra ukulelo.

Nico

Planis tre belajn ekskursojn, kiuj estos iom malfacile realigeblaj en reta kongreso.

Robin

Komunikas per Telegramo kaj multe pli. Ŝatas fritojn kun majonezo.

Nika

Kreas diversajn artaĵojn por varbaj kaj organizaj celoj.

Ĵeremi

Ĉefanĝelo de la novula programo.

Koko Poso

Pionira prizorganto de propagando kaj presaĵoj. Klera konsilanto pri kapabloj pro KKPS. Koko.