Telegramo

La programo kaj ĉiuj gravaj anoncoj de IJK aperis en la platformo. Sed por aliaj mesaĝoj, ekzemple ĝisdatigoj pri programoj, alvokoj por kontribuoj, aŭ invitoj por ludoj, ni uzis Telegramon.

Telegram estas mesaĝa aplikaĵo por telefonoj, kiu ankaŭ povas funkcii sur komputilo. Ĝi estas multe uzata inter esperantistoj.
Klaku ĉi tie por instali ĝin.

Klaku ĉi tie por uzi Telegramon en Esperanto.
Klaku ĉi tie por listo de Telegram-grupoj en Esperanto.

Dum la IJK 2020 ni uzis Telegramon en kelkaj manieroj. Vi bezonas instali Telegramon por povi uzi la subajn ligilojn, kiuj ankaŭ post la IJK funkcias:

  • La ĉefa grupo de IJK 2020, por diskutoj pri la IJK kaj ĉio, kio rilatas al ĝi.
  • IJK 2020-memeoj. Grupo por interŝanĝi ŝercojn pri la IJK kaj ĝiaj partoprenantoj, kutime en la formo de bildoj kun gluita teksto.