Venu Someren!

En 2020 okazos la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto en Nederlando, en junulargastejo De Hoof en Someren. La Nederlanda Esperanto-Junularo kore bonvenigas vin al nia bela lando por ĝui bonegan kongreson.

Kompreneble ni zorgos, ke nenio mankos al vi: estos diversaj loĝeblecoj, plene prizorgita manĝo, plena programo de la mateno ĝis la nokto, kaj diversaj ekskursoj en la ĉirkaŭa regiono. Ĉio ĉi estos kontraŭ tre pagebla kotizo, kaj eĉ via vojaĝo estos malmultekosta.

Nederlando estas lando malgranda en areo sed granda en akcepto de aliuloj, la tiel nomata ‘Nederlanda toleremo’. Vi lernos multe pri toleremo en niaj diversaj temaj programeroj.

Legu detale tiun ĉi retpaĝon, sendu viajn demandojn al ijk2020[ĉe]tejo.org, aŭ tuj plenigu vian aliĝformularon! Se vi uzas Telegramon, vi povas jam antaŭĝoji en nia grupo.