Vespera programo

Dum IJK 2020 okazos bunta vespera programo kun diversaj nederlandaj kaj eksterlandaj muzikistoj, amuzaj spektakloj kaj pli.

La granda kongreshalo kun profesia sonsistemo estos la loko por malfermo, fermo kaj multaj grandaj koncertoj.

La muzikkelo estas samtempe trinkejo, diskejo kaj koncertejo. Ĉi tie eblas aŭskulti artistojn, danci en la granda spaco, babili kun amikoj en la flankaj ĉambroj kaj longe noktumi kun nederlandaj frititaj manĝaĵoj.