Praktikaj informoj por novuloj

Ĉu IJK estos via unua internacia kongreso? Se jes, bonvolu tralegi ĉi tiun paĝon:

Aliĝilo

Vi bezonas antaŭe skribi, ke vi venas, kaj kion vi bezonas – ne alvenu sen anonco! Vi respondas en la retpaĝo ĉiujn demandojn en la aliĝilo, kaj pagas minimume la antaŭpagon. Se vi aliĝas pli frue, vi ofte pagas malpli multe. Ne zorgu, se vi ne tute certas pri viaj bezonoj. Vi povas ĉiam skribi al la organizantoj por ŝanĝi viajn preferojn (nu, eble ne la lastan tagon).

Vojaĝo

La unua kaj la lasta tago de la kongreso ne estas tutaj – ili estas duonaj. La ideo estas ke oni vojaĝas al la kongreso la unuan tagon kaj forvojaĝas la lastan tagon. Vi mem aĉetu kaj pagu la vojaĝon tien kaj reen. Memoru, ke multaj kompanioj multe altigas la prezojn kiam la dato proksimiĝas: se vi volas malmultekostajn, rigardu almenaŭ kvar monatojn antaŭe. Se vi estas bonŝanca vi povas aliĝi al karavano. Karavano estas grupo de esperantistoj, kiuj  vojaĝas kune al renkontiĝo per buso, trajno aŭ eĉ bicikloj. Tiel vi ne nur vojaĝas malpli multekoste, via renkontiĝo komenciĝas jam dum la vojaĝo!

Akceptejo

Kiam vi alvenas, vi unue iras al la organizantoj por ‘akceptiĝi’. Vi diras vian nomon, kaj ili kontrolas, kion vi mendis. Se vi ankoraŭ ne ĉion pagis, vi tie pagas la reston. Vi ricevas ĉambronumeron kaj nomŝildon. Vi bezonos la nomŝildon por ricevi manĝojn kaj eniri lokojn!

En la akceptejo vi ankaŭ povas aĉeti biletojn al ekskursoj, t-ĉemizojn de la kongreso, kaj ricevi respondojn al ĉiuj viaj demandoj.

Loĝado

Vi povas elekti kiel vi preferas dormi. La plej ofta estas ke kvar ĝis ok personoj loĝas en ĉambro kune. Estas ĉambroj nur por virinoj, ĉambroj nur por viroj kaj ĉambroj por ĉiuj seksoj. Vi povas mendi unu aŭ du-personan ĉambron, sed tiam vi sciu, ke vi devos pagi pli. Se vi elektas ĉambron, ni povas provizi por vi litotukojn, sed ĉiu devas kunporti propran bantukon. Vi povas ankaŭ tendumi ekstere sed rimarku ke vi devas mem kunporti la tendon. Eblas ankaŭ kompreneble, se vi tion preferas, loĝi en hotelo aŭ alia gastigejo ekster la IJK-ejo.

Manĝo

IJK provizos por vi manĝojn, se vi volas tion, sed vi devas antaŭmendi ilin ĉiujn en via aliĝilo. Ne eblos surloke aĉeti manĝojn de la kongresa manĝejo. Alternativo estas mem aĉeti ingrediencojn kaj kuiri, aŭ manĝi en restoracioj – esti ”memzorganto”. 

Tre multaj partoprenantoj mendas ĉiujn manĝojn. Tial, la manĝejo estas bona loko por renkonti novajn homojn kaj babili. La noktemuloj tamen kutime ne mendas matenmanĝon.

Propra programero

Preskaŭ ĉiuj programeroj estas organizataj de partoprenantoj de la kongreso. Vi ankaŭ povas organizi unu! Pensu pri viaj talentoj kaj interesoj: eble vi longe dancis popoldancon, spertas je ĵeti flugdiskon, ŝatas triki aŭ pentri, amas kvizojn, estas aktiva en filmoklubo, faris specialan vojaĝon aŭ studis interesan temon. Elpensu, ĉu vi volas organizi kurson, prelegon, diskutrondon, ludon, atelieron (workshop). Planu, preparu kaj kunportu la necesajn materialojn.

Estas tute en ordo, se vi ne volas organizi programeron. Ne ĉiu devas fari. 

Trinkomanĝa festivalo

Estas tradicio dum multaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj fari foiron de manĝoj kaj trinkaĵoj de ĉirkaŭ la mondo. La organiza teamo provizas tablojn kaj la reston vi kunportu! Ĉiu partoprenanto disdonas ion de sia lando: povas esti dolĉaĵoj, keksoj, trinkaĵoj. Se vi volas, vi povas rakonti aŭ skribi ŝildon pri ĝi por ke homoj lernu pli, sed ĝi ne estas formala okazaĵo, do ne sentu premon havi profesian montradon. Ankaŭ ne gravas se tion kion vi kunportis ne sufiĉas por ĉiuj. Estos amaso da aĵoj, kaj ne ĉiuj volos ĉion gustumi. Elektu ion kio eltenas esti ekster fridujo dum pluraj tagoj kaj estas facile disigebla al multaj homoj.

Ne malofte oni invitas la lokanojn – la neesperantistojn kiuj loĝas en la urbo, al la festivalo. Ne gravas, se vi ne povas paroli kun ili. Ili povas vidi kaj gustumi.