Dum la IJK eblos mendi manĝprovizon, memzorgi, aŭ fari kombinon inter la du.
Manĝprovizo
En la aliĝformularo vi povas mendi matenmanĝojn, tagmanĝojn, kaj/aŭ vespermanĝojn. Ili estas unuope libere mendeblaj, sed vi ne povas ŝanĝi la mendon dum la IJK. Ni provizos manĝojn veganajn, vegetarajn, kaj viandetajn (ja ne bezonas esti viando en ĉiu plado de ĉiu manĝo). Se vi havas alergion aŭ alian specialan bezonon, ni komunikos kun vi kaj la ejo kaj verŝajne trovos solvon.
La manĝejo estas en loĝejo Nolleken kaj havas ĉirkaŭ 150 sidlokojn. Pro tio ni ne enlasas tiujn, kiuj ne mendis manĝojn.
Matenmanĝo
La malvarmaj matenmanĝoj okazos de 8:30 ĝis 10:30 kaj kostas po 2,50€. Ili konzistos el (kvazaŭ)laktaĵoj, cerealoj, pano, ŝmiraĵoj kaj fruktoj.
Tagmanĝo
La varmaj tagmanĝoj okazos de 12:30 ĝis 14:30 kaj kostas po 8,00€. Ili estos liveritaj de la gastejo kaj estas plena varma manĝo kun salateto kaj deserto.
Vespermanĝo
La duonvarmaj vespermanĝoj okazos de 17:30 ĝis 19:30 kaj kostas po 3,50€. Ili konzistos el ovaĵoj, supo, pano, ŝmiraĵoj kaj fruktoj.
Memzorgantoj
La kuirejo en loĝejo Hofstad estos libere uzebla de partoprenantoj. Ĝi havas fridujon, frostujon, kuirpladojn, fornojn, mikroondilon kaj ankaŭ potojn, patojn, telerojn, kaj manĝilojn. En Someren funkcias superbazaroj ĉiam krom dimanĉon matene, je distanco de du kilometroj de la kongresejo. En la kongresejo estos kelkaj prunteblaj bicikloj.
Noktaj manĝoj
Kiam funkcios la trinkejo, ankaŭ funkcios la fritilo. Noktaj frititaj manĝoj estas bela nederlanda tradicio, kiun ankaŭ vi gustumu! Vi povos aĉeti rostitan fromaĝpanon, viand- vegetar- aŭ veganbulojn frititajn, kun aŭ sen bulko, kaj multajn pliajn bongustaĵojn, por kiuj ankoraŭ ne ekzistas esperanta traduko.