Malfruaj aliĝoj

La reta IJK nun ebligas malfruajn aliĝojn laŭ simpligita procezo: vi sendu retpoŝtmesaĝon al ijk2020@tejo.org kun:

  • Pruvo, ke vi pagis 20 eŭrojn al la bankokonto aŭ PayPal-konto de TEJO.
  • Via nomo, kun kiu vi volas aperi en la kongreso.
  • Se vi plenumas aliĝon por alia persono, la retpoŝtadreso, sur kiu tiu persono ricevu sian pasvorton por eniri.

Se vi tion sendos, maksimume 12 horojn poste vi ricevos konton kaj pasvorton por eniri la IJK-on. Ĝis tiam vi povas legi pri la platformo kaj la programo en la retpaĝo.

Por ĝiri al la bankokonto de TEJO:

  • IBAN: NL64 BUNQ 2041 6532 64
  • BIC/SWIFT: BUNQNL2A
  • Nomo: Wereld Esperanto – Jongeren Organisatie (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO))
  • Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
  • Komento: IJK2020 + via nomo

Por pagi per PayPal al TEJO:

Sendu vian pagon al al financoj@co.uea.org, kaj indiku ke temas pri pago al TEJO, kaj indiku IJK2020 + via nomo.

Sendu ekrankapton aŭ dokumenton kun via pago en la retmesaĝo.

Per via aliĝo vi konsentas, ke vi respektos la regularon dum via partopreno.