Kotizoj

La partoprenkosto de ĉi-jara IJK estas en la spirito de nia temo: tutmonda solidareco. Ili estas tre simplaj; ne estas vojaĝkostoj, loĝkostoj, manĝejkotizoj. Tio signifas ke kontraŭ malalta kotizo vi povos esti parto de la tuta kongreso! Se vi volas pagi pli altan kotizon por subteni la kongreson, ni tre dankas vin.

Baza kotizo: 20€
Aliro al ĉiuj programeroj de la reta kongreso inkluzive de prelegoj, diskutrondoj, ludoj, koncertoj kaj pli!

Subtena kotizo: 50€
Krom la baza kotizo de la paginto ĝi ankaŭ ebligas al unu junulo senpage partopreni kaj pliriĉigas la programon. La nomoj de ĉiuj subtenantoj estos menciataj dum la malfermo de la kongreso kaj en la retejo. Se vi volas donaci pli por eĉ pli subteni nian laboron tio estas tre bonvena.

Kial ne ekzistas iu malgranda kotizo, ekzemple 5€?
Ĉe internaciaj pagoj la bankkostoj estas signifaj, do ĉe tiom malgranda pago la bankkosto povas esti simila al la kotizo mem. Kotizo de 20€ averaĝe kovras la kostojn, kiujn ni havas por la platformo kaj la programo, kaj al tiuj, kiuj malfacile pagos tion, ni ofertis la eblecon de senpaga partopreno. La limdato por peti senpagan partoprenon jam pasis.

Aliĝintoj de IJK 2020 en Nederlando

Se vi pagis por partopreni IJK 2020 en Someren, vi estis aŭtomate registrita por la reta IJK kaj via kotizo estis transdonita.