Ekskursoj

Dum la nederlanda IJK okazos kvin tuttagaj ekskursoj kaj diversaj mallongaj ekskursoj. Ĉiuj tuttagaj ekskursoj estos je merkredo la 15-a de julio, la ekskursa tago. Vi aliĝas al la ekskursoj per respondi al retmesaĝo, kiun vi ricevos post aliĝo al la IJK, aŭ se vi ne trovas tion, per mesaĝo al la organiza teamo.

Tuttagaj ekskursoj

Amsterdam (urbo kaj historio)

Merkredo 8:30-18:30. Prezo: 35€. Maksimume 30 partoprenantoj.

Tiu ĉi tute gvidata ekskurso montros al vi la historian centron de la ĉefurbo de Nederlando, de la kanaloj ĝis la muzeoj, tra parkoj kaj vendejaj stratoj. Vi ankaŭ esploros la kanalojn sidante en turisma boato. Se vi neniam vidis nederlandan urbon, ne maltrafu tiun ĉi plenplenan ekskurson!

Amsterdam (libera kulturo)

Merkredo 8:30-18:30. Prezo: 25€. Maksimume 20 partoprenantoj.

Nederlando estas pioniro pri liberalismo, kaj tio tre videblas en Amsterdamo. Esploru la ruĝan distrikton kaj lernu pri la pozicio de seksa laboro, eniru kanabejon por gustumi kontraŭleĝajn ĝuojn (jes, kanabo oficiale estas kontraŭleĝa en Nederlando…), kaj lernu pri la historio de socia ribelo en la ĉefurbo. Por partopreni en tiu ĉi ekskurso necesas antaŭe ĉeesti prelegon pri respondeca droguzado.

La plej bela kastelo de Nederlando: Loevenstein

Merkredo 8:30-18:30. Prezo: 40€. Maksimume 25 partoprenantoj.

Ĉe la kunfluo de du ĉefaj riveroj strategie troviĝas la bele konservita kastelo Loevenstein. Jam ekde 1357 ĝi atestadas la nederlandan historion. Krom gvidata vizito en la kastelo tiu ĉi ekskurso enhavas vojaĝon per pramo tra la rivera pejzaĝo kaj vizito al du ĉarmaj historiaj urbetoj: Woudrichem kaj Zaltbommel.

Ekskurso tra landlimoj al Antwerpen

Merkredo 9:00-18:00. Prezo: 20€. Maksimume 30 partoprenantoj.

La fama Esperanto-klubo La Verda Stelo invitas ekskursantojn al ekskurso de la urbo kaj la klubejo. Antwerpen ankaŭ estas la urbo de la fama gazeto Monato kaj sidejo de la Flandra Esperanto-Ligo. Survoje al ĝi la buso haltos en Baarle, duonnederlanda kaj duonbelga vilaĝo kun tridek eksklavoj. Trapasi landlimon nenie estas pli facile!

Biciklado al fama monaĥejo Achelse Kluis

Merkredo 10:00-16:00. Prezo: 15€. Maksimume 20 partoprenantoj.

Achelse Kluis,café,Hamont Achel,Belgium,België,Belgique

Kio estus nederlanda IJK sen bicikla ekskurso? Biciklu kun ni al la monaĥejo Achelse kluis, ekzakte sur la nederland-belga limo, kiu nuntempe famas pro sia bierfarejo. Survoje ni iros tra belegaj erikejoj kaj arbaroj. Sume estos ĉirkaŭ 45 kilometroj da biciklado.

Duontagaj ekskursoj

Naĝejo Diepsteeckel

Prezo: 5€.

Tiu ĉi naĝejo en Someren mem donas tre bonvenan refreŝigon en la somero.

Observatorio kaj muzeo en Asten

Prezo: 8€. Maksimume 20 partoprenantoj.

En la apuda vilaĝo Asten troviĝas astronomia observatorio, kie volontuladis Frank, kaj apude estas regiona muzeo. Tre taŭga celo por matena aŭ posttagmeza biciklado!

Diversaj biciklaj ekskursoj

Prezo: 5€. Maksimume 20 partoprenantoj.

Someren troviĝas en natura regiono, ĉirkaŭata de erikejoj. Prenu unu el la IJK-bicikloj kaj esploru ilin kun ni!

Diversaj promenaj ekskursoj

Senpage.

Komencu vian tagon bone, promenu en la apuda naturparketo, aŭ al la urbetcentro.

Memstara ekskurso

Vi ankaŭ povas organizi vian propran ekskurson. Diversaj turismaj informiloj haveblas ĉe la organizantoj.

Vi povas lui IJK-biciklon de ni kontraŭ 1€ por horo (se ni ne bezonas ilin por ekskurso), aŭ vi povas preni publikan buson kontraŭ 6,84€ por tagkarto (ne eblas pagi kontante en la buso).