IJK en la reto

La Internacia Junulara Kongreso de Esperanto, IJK, okazas ĉiujare ie en la mondo. Ankaŭ en 2020, sed por la unua fojo en historio la kongreso estis plene interreta. Tio signifas, ke ĝi okazis tutmonde!

Ni preparis enhavon ĝueblan de ĉie ajn, kie en la mondo vi estas. Koncertoj, diskutrondoj, kvizoj, prelegoj kaj pli! Fiere ni prezentis ankaŭ specialajn programerojn rilatajn al la tre aktuala temo de la kongreso: Tutmonda solidareco.

La IJK estis parto de MondaFest’ 2020, serio da interretaj Esperanto-renkontiĝoj de junio ĝis septembro. Vidu la liston da renkontiĝoj ĉi tie.

Legu detale tiun ĉi retpaĝon, sendu viajn demandojn al ijk2020[ĉe]tejo.org. Se vi uzas Telegramon, vi povas ankoraŭ iom postĝui en nia grupo.