Vi bezonas hodiaŭ pagi! Alie vi riskas maltrafi grandajn partojn de la kongreso. Post fari la pagon, sendu al ijk2020@tejo.org pruvon de via pago. Tio povas esti ekzemple ekrankapto de reta banko, aŭ plusendo de pagpeto.
Ĝiru al la bankokonto de TEJO:
- IBAN: NL64 BUNQ 2041 6532 64
- BIC/SWIFT: BUNQNL2A
- Nomo: Wereld Esperanto – Jongeren Organisatie (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO))
- Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
- Komento: IJK2020 + via nomo
Se vi ne povas pagi al IBAN sed vi povas pagi per kreditkarto aŭ debetkarto kun kreditkarta numero, pagu al la IJK2020-konto de TEJO per jena ligilo, indikante vian nomon en la komentoj. https://bunq.me/ijk2020
Se vi bezonas pagi per PayPal, ĝiru al financoj@co.uea.org, indikante ke temas pri pago al TEJO, kaj indiku IJK2020 + via nomo.
Se via karto ne funkcias kun la supra ligilo, uzu la kreditkartpagformularon de UEA, indikante ke temas pri pago al TEJO, kaj indiku IJK2020 + via nomo.
Nur pagu se vi jam antaŭe plenigis aliĝilon. Nun estas tro malfrue por sendi aliĝilon.