Via vojaĝo al la IJK

Someren estas facile kaj pageble atingebla el multaj direktoj. Kun subteno de la Esperanto-Klubo Eindhoven ni povas eĉ veturigi vin la lastajn kilometrojn, por ke vi alvenu al la IJK mallaca. La adreso de la kongresejo estas De Hoof 18, Someren. Planu tiel, ke vi alvenu je sabato la 11-a de julio post 15:00 kaj foriru je sabato la 18-a de julio antaŭ 09:30.

Per aŭto, biciklo, petveturado aŭ ĉevalo:

Trovu vian vojon al De Hoof 18, Someren. Estas sufiĉe multaj parklokoj por aŭtoj kaj bicikloj.

Se interesas vin veni al la IJK per bicikla karavano kiu spiralos tra Nederlando, au interesas vin kunorganizi tian karavanon, bonvolu kontakti Klara ĉe klara@tejo.org.

Per aviadilo:

Flugu al Eindhoven (EIN) aŭ al Amsterdam Schiphol (AMS). El la flughaveno de Eindhoven multfoje IJK-buseto iros rekte al De Hoof. El Schiphol eblas preni trajnon al Eindhoven kvarfoje en la horo, kaj je 15:49 iros malmultekosta grupkaravano por 20€, kiu inkluzivas IJK-buson rekte al De Hoof. La revenkaravano atingos Schiphol je 12:40.

Per longdistanca buso:

Diversaj buskompanioj veturas al Eindhoven. De la trajnstacio alventage la IJK-buso iros je 17:25, kaj forirtage ĝi alvenos je 10:50, por 10€. Krome dufoje hore iras publika buso al/de Someren. Vi ankaŭ povus trovi busvojaĝon al Bruselo aŭ Amsterdamo, kaj tie konekti al la karavanoj.

Superrigardo de trajnkaravanoj

Per trajno el Belgujo kaj Francujo:

Ni rekomendas ne trajni al Nederlando (krom se vi venas el Liège), sed atingi la belgan stacion Hamont, de kie iros la IJK-buso. Ni planas grupbiletan karavanon kun buso por 20€, kiu konektiĝas kun la Thalys el Paris Nord.

UrboAliro ↓Reveno ↑
Paris12:2514:35
Namur12:4714:13
Brussel14:1012:50
Antwerpen15:1511:45
Hamont16:4510:15
Someren17:5509:45

Per trajno el Svisujo kaj orienta Francujo:

Iros trajnkaravano kun buso por 35€ el Strasbourg aŭ Basel, tra Karlsruhe, Mainz kaj Koblenz. En Strasbourg kutime eblas tranokti ĉe lokaj Esperantistoj. De Venlo IJK-buso prenos vin rekte al De Hoof.

UrboAliro ↓Reveno ↑
Basel08:2819:23
Strasbourg09:4517:36
Karlsruhe12:0815:53
Mainz14:0314:08
Venlo18:5608:50
Someren19:4008:10

Per trajno el Hungarujo, Aŭstrujo kaj suda Germanujo:

Iros trajnkaravano kun buso por 35€ el München tra Nürnberg, Würzburg kaj Frankfurt al Venlo, al kiu bone konektiĝas la nokta trajno el Budapest kaj Wien. De Venlo IJK-buso prenos vin rekte al De Hoof.

UrboAliro ↓Reveno ↑
Budapest20:40 -109:19 +1
Wien23:26 -106:34 +1
München07:0520:57
Frankfurt13:0815:05
Venlo18:5609:05
Someren19:4008:10

Per trajno el Slovakujo, Ĉeĥujo kaj meza Germanujo:

Iros trajnkaravano kun buso por 35€ el Dresden tra Leipzig kaj Kassel al Venlo, al kiu bone konektiĝas nokta trajno el Košice al Praha kaj poste rekta trajno de Praha al Dresden. De Venlo IJK-buso prenos vin rekte al De Hoof. Revenante tiu ĉi karavano iros al SES (la tranokto kaj ĉeĥa trajno iom plialtigas la kotizon).

UrboAliro ↓Reveno ↑
Kroměříž10:10 +1
Dresden07:1419:31
Leipzig09:0317:38
Kassel13:0313:56
Venlo18:5609:05
Someren19:4008:10

Per trajno el norda Germanujo:

Iros trajnkaravano kun buso por 35€ el Berlin tra Hannover al Venlo, kaj multaj buskompanioj veturas al Berlin. De Venlo IJK-buso prenos vin rekte al De Hoof. Revenante tiu ĉi karavano iros al la Esperanto-stacio.

UrboAliro ↓Reveno ↑
Halbe19:36
Berlin08:0218:35
Hannover11:2813:30
Duisburg16:0710:00
Venlo17:5609:05
Someren18:4008:10

Se vi ne alvenas per karavano aŭ IJK-buso:

De la stacioj Eindhoven kaj Helmond iras rekta buso 320 al Someren, haltejo Kapelletje. Ekde la bushaltejo sagoj indikos la unukilometran piedvojon al De Hoof. En la buso ne eblas pagi per kontanta mono.

La pieda vojo de la bushaltejo al De Hoof.