Vespera programo

Dum IJK 2020 okazos bunta vespera programo kun diversaj nederlandaj kaj eksterlandaj muzikistoj, amuzaj spektakloj kaj pli.

Muziko

Jonny M

Jonny varmigas niajn korojn kaj movigas niajn piedojn ekde 2009 per nerezistebla rege-muziko.

Dancu agrable, kunkantu laŭte, aŭ brakumu kundancanton dum lia koncerto!

Tim Gallego

Per la kantoj de Tim ĉiu koncertejo iĝas granda gufujo. Aŭskultu novajn kaj jam klasikajn kantojn de tiu ĉi hispana ora voĉo, kiu ĉi-foje venas kun muzika akompano!

Kajto

Dum jam pli ol 30 jaroj la frisa muzikgrupo Kajto prezentas popolkantojn al internaciaj publikoj.
Sidi dum la koncertoj eblas, sed pli rekomendindas kundanci!

Partoprenu en Eŭrovizio!

En 2020 en Nederlando ne nur okazos Eurovision, sed ankaŭ Eŭrovizio! Dum la Internacia Junulara Kongreso en Someren, en la antaŭlasta vespero, talentoj pri kantado, dancado, muzikludado, komedio kaj multe pli prezentiĝos antaŭ internacia publiko. Iliaj sukceso kaj ĉiama famo dependos de la entuziasmo de la publiko.

Ĉu vi estas tia talento? Enskribiĝu dum la kongreso, partoprenu en la duonfinaloj, kaj eble vi reprezentos vian landon en la granda finalo!

Programejoj

La granda kongreshalo kun profesia sonsistemo estos la loko por malfermo, fermo kaj multaj grandaj koncertoj.

La muzikkelo estas samtempe trinkejo, diskejo kaj koncertejo. Ĉi tie eblas aŭskulti artistojn, danci en la granda spaco kaj longe noktumi kun nederlandaj frititaj manĝaĵoj.