Toleremo, ĉu senlima?

La Nederlanda politiko pri drogoj estis longe malsama de la resto de la mondo. Ekde 1970 la registaro komencis toleri vendadon kaj uzadon de drogoj, kaj ekde 1976 la leĝo faras klaran distingoj inter fortaj kaj malfortaj drogoj. Tolerante aŭ apenaŭ punante la malfortajn drogojn, la registaro esperis malinstigi uzadon de fortaj drogoj kaj ŝpari monon pri persekutado.

Aliflanke malmultaj landoj malpermesas alkoholon aŭ tabakon, kiuj ankaŭ havas signifajn sanajn efikojn. Ĉu la droga politiko pro tio estas hipokrita? Kial ĉiu urbo (kaj ankaŭ Esperanto-renkontiĝoj) havas trinkejojn, kaj preskaŭ neniu urbo havas kanabejon?

Krome ni ankaŭ esploros la faman nederlandan toleremon pri aliaj religioj, kulturoj kaj orientiĝoj. Nederlando estas la unua lando, kie du samseksaj homoj ekrajtis edziĝi, en 2001, kaj ofte malfermis siajn pordojn por migrantoj kaj rifuĝantoj el aliaj partoj de la mondo. Ĉu plu ekzistas hodiaŭ tiu toleremo?

Dum IJK eblas paroli pri la historio de drogoj kaj droga politiko, pri la medikaj efikoj de laŭleĝaj kaj kontraŭleĝaj drogoj, la malbonaj efikoj de droga krimo, kaj pri tio, kion oni toleru de aliaj, kaj kion ne. Ankaŭ indas paroli pri nia propra agado kun alkoholo en Esperanto-renkontiĝoj, kaj ĉu tio havas damaĝajn efikojn.

Jen la temaj programeroj kiujn vi povos atendi:

  • Prelego pri historio de drogpolitikoj en la mondo
  • Diskuto pri la statuso de seksuma laboro en la socio
  • Gvidata vizito al nederlanda kanabejo
  • Superrigardo de rajtoj por samseksemuloj en la mondo
  • Prelego pri medikaj uzoj de kanabo
  • Diskuto pri la traktado de rifuĝintoj en la Eŭropa Unio
  • Ateliero pri sana alkoholkulturo en Esperantujo