Rabatoj

Ni provas organizi IJK-on, en kiu laŭeble ĉiuj povos partopreni. Krom la malaltaj kotizoj ekzistas ankoraŭ kelkaj rabatoj:

IJK-helpanto

Se vi iĝas IJK-helpanto, vi ricevos rabaton de 50 eŭroj kaj belan oranĝkoloran T-ĉemizon, kaj kontraŭ tio vi helpos almenaŭ 12 horojn dum la IJK. Viaj taskoj povas esti kontrolado de nomŝildoj, preparado de manĝoj, purigado, vendado en trinkejo, kaj multe pli. Se vi interesiĝas pri tio, elektu en la aliĝilo la kampon ‘Mi pretas esti volontulo’, kaj ni kontaktos vin.

Partoprenu IJK-n

aTEJO ĉiujare organizas la konkurson Partoprenu IJK-n. Gajnantoj de la konkurso ricevos senpagan partoprenon en la IJK kaj ĝis 80% de la vojaĝkostoj. La konkurso ĉefe celas tiujn, kiuj malfacile povas vojaĝi al la IJK, kaj kiuj aktivas en junulara Esperanto-movado. Legu pli pri la konkurso en https://www.tejo.org/konkurso2020/  aŭ rigardu la filmeton ĉe https://www.youtube.com/watch?v=UbJ8Tu0fBg.

Programrabato

Ni krome ofertas malgrandajn rabatojn al tiuj, kiuj signife kontribuas al la programo, ekzemple per tema prelego aŭ interesa kurso. Ankaŭ se vi povas kunporti ion, kio multe kontribuos al la etoso, menciu tion dum plenigado de la aliĝilo.