La kongresejo

La Internacia Junulara Kongreso 2020 okazos en grupdomo De Hoof en Someren. La kongresejo havas grandegan halon kaj dekon da programĉambroj. Specife menciinda estas la muzikkelo, kiu estas bone izolita, havas profesian trinkejan ekipaĵon, kaj gastigas 400 homojn maksimume. Tiu taŭgos por diskejo kaj/aŭ trinkejo kaj kelkaj koncertoj.

Loĝado

Estas du dorm-/manĝdomoj kun 150 kaj 98 litoj en 4- ĝis 8-personaj ĉambroj. Estas 2-personaj kaj 1-personaj ĉambroj kontraŭ krompago, sed momente estas atendolisto. Inter la dormejoj kaj la programejo estas centra placo, kaj ĉirkaŭe estas granda herbejo por viaj tendoj. La tuta kongresejo troviĝas en kvadrato de cent metroj.

Vi povos elekti ĉambron por frudormantoj aŭ malfrudormantoj, ĉambron unuseksan aŭ miksitan, kaj estos specialaj ĉambroj por familioj kaj GLAT-uloj. Se vi havas specifan bezonon aŭ ideon, ne hezitu kontakti nin.

La kongresejo havas limigitan kvanton de littukoj. Se vi mem portas kusentukon kaj dormsakon (aŭ kusentukon, subtukon kaj kovrilon), vi ricevos rabaton de 10€.

Hoeve Schoot: programejoj. Hoeve Nolleken: manĝejo. Hoeve Nolleken & Hoeve ter Hofstad: dormejoj.

La kongresejo troviĝas piede 15 minutojn de bushaltejo kaj 20 minutojn de superbazaroj. Troviĝas sufiĉa parkloko por aŭtoj kaj bicikloj. Ĝia nederlanda retpaĝo estas http://www.dehoof.nl

La pieda vojo inter De Hoof kaj la urbetcentro.