Reguloj

La mallonga versio:

  1. Vi ne ĝenu.
  2. Vi ne diskriminaciu surbaze de genro, genraj identiĝo kaj esprimo, aĝo, seksuma orientiĝo, handikapo, fizika aspekto, dieto, korpa grandeco, raso, etno aŭ (sen)religieco.
  3. Vi (laŭeble) ne krokodilu, tio signifas, vi komuniku en lingvo, kiu taŭgas por la kanalo.
  4. Vi ne timigu. Ne kaŝe aŭ fie sekvu iun ajn (ne manie sekvadu, t.e. “stalking”), ne trolu, ne insultu kaj ne faru malrespektajn komentojn, ne sendu malkomfortigajn bildojn, personajn kaj politikajn atakojn, kaj ne donu nebonvenigitajn seksumajn atentojn.
  5. Vi nek uzu ajnan seksuman lingvaĵon nek ajnan seksuman bildon, ankaŭ ne per aliaj sociaj komunikiloj.
  6. Vi ne mortigu.
  7. Vi ne reklamu Ido-n.
  8. Vi ne batu alpakojn.
  9. Vi ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
  10. Vi ne deziru la edzinon de la ĉeforganizanto.

Partoprenantoj, kiuj ne sekvas tiujn ĉi regulojn, povas esti punotaj aŭ forpelitaj de la kongreso sen repago laŭ la bontrovo de la estraro de TEJO kaj la kongresaj organizantoj.

LA PLI LONGA VERSIO:

Ĝenado inkluzivas ofendajn komentojn rilate al genro, genra identiĝo kaj esprimo, aĝo, seksuma orientiĝo, handikapo, fizika aspekto, dieto, korpa grandeco, raso, etno aŭ (sen)religieco kaj seksumajn bildojn/komentojn, maltrankviligajn bildojn (de mortigoj, sango, malbongustaĵoj), intencan timigadon, kaŝan/fian sekvadon (t.e. “stalking”), troladon, insultadon kaj malrespektajn komentojn, personajn kaj politikajn atakojn, daŭran interrompadon de prelegantoj aŭ aliaj eventoj, kaj nebonvenigitajn seksumajn atentojn. Tio ĉi validas kaj por publikaj kaj por privataj mesaĝoj.

Ĝenado havas plurajn formojn. Jen nekompleta listo kun kelkaj ekzemploj:

  • Demandi “sed de kie vi vere venas?” post kiam iu jam diris de kie ri estas.
  • Diri ion malestiman al iu, specife pri ties eco(j) kiel seksuma orientiĝo, genro, religio, etno, fizikaj kapabloj, ktp.
  • “Elŝrankigi” iun (rakonti al individuo(j) aŭ grupo(j) ke iu estas gejo/lesbo/ambaŭseksema/transgenrulo/k.s., sen ties eksplicita konsento). Ne antaŭsupozu ke ĉiuj scias, aŭ ke tiu persono prifajfas, eĉ se tiu persono estas publike elŝranka eksterrete.
  • Ne respekti la pronomojn de homoj. Se iu petas esti priparolate per ‘li’, ‘ŝi’, ‘ri’, ‘ĝi’ aŭ aliaj pronomoj, provu agi laŭ tiu peto.
  • Se vi ne povas tian peton respekti, evitu alparoli/priparoli tiun personon. Tio ankaŭ validas kiam vi parolas pri ies pasinteco. Ne diru aferojn kiel “Kiam ŝi estis knabo”.

Se partoprenanto partoprenas en interrompa aŭ ĝena konduto, la estraro de TEJO kaj la kongresaj organizantoj rajtas fari ajnan decidon, kiujn ili opinias taŭgaj, inkluzive de avertoj aŭ forpelo de la kongresejo sen repago.
Se vi estas ĝenata aŭ rimarkas, ke iu alia estas ĝenata, aŭ vi havas ajnajn zorgojn, bonvolu kontakti la organizantojn per la butono en la paĝo, aŭ ĉe ijk2020 [ĉe] tejo [punkto] org aŭ rekte al marc [punkto] konijnenberg [ĉe] tejo [punkto] org. Mallonge priskribu la situacion, aldonu se eblas ekrankopion, kaj ni provos laŭeble plej rapide respondi.
Partoprenantoj kiuj estas petitaj ĉesi ajnan ĝenan ag(ad)on, tuj obeu.

La komunika lingvo de la kongreso estas Esperanto. En kelkaj kanaloj en la kongresejo aliaj lingvoj estas bonvenaj, tio estos tiam indikita. Se vi uzas alian lingvon, eble ne ĉiuj komprenos vin. Precipe kiam vi havas konversacion kun alia persono en publika spaco per netaŭga lingvo, aliaj povas senti sin ekskluditaj. Ankaŭ uzado de nenecese malfacila aŭ alternativa formo de Esperanto povas esti foje netaŭga. Kaj kompreneble vi ĉiam povas uzi alian lingvon por helpi klarigi aferojn.

La IJK estas publika spaco, en kiu estas homoj de ĉiuj devenoj kaj aĝoj, do ankaŭ neplenkreskuloj. Tial la uzo de seksumaj aŭ lingvaĵoj aŭ bildoj estas strikte malpermesata en ĉiuj komunikkanaloj. La nura escepto al tio povas esti, se vi estas en privata kanalo, kaj ĉiuj ĉeestantoj antaŭe kaj daŭre konsentas pri komunikado de seksuma enhavo.

La kongresaj organizantoj/helpantoj estas je via servo se vi spertas ĝenadon. Ni deziras ke vi sentas vin sekura dum la kongreso. Via partopreno valoras al ni.

Ni atendas, ke ĉiuj partoprenantoj sekvos tiujn ĉi regulojn dum ĉiuj kongresaj aktivaĵoj, inkluzive de prelegoj kaj sociaj okazaĵoj.