Kio estas IJK?

Internacia Junulara Kongreso

La nokta vivo, dancoj, bona etoso sed ankaŭ renkontoj, prelegoj, seminarioj kaj laborgrupoj: tio estas programo de la intensa semajno kiun ĉiu juna esperantisto spertu! IJK estas la plej grava evento de la jaro por la esperantista junularo. La kongreso okazas ĉiujare en malsama lando. Por pli da informoj pri la IJK ĝenerale, legu la vikipedian artikolon pri IJK.