Kie IJK okazos?

Pri la ĉirkaŭaĵo, Someren, Eindhoven, ktp.

Someren

Someren estas municipo en la sudo de Nederlando kun 19 000 enloĝantoj. Someren havas kamparecan karakteron kaj modestan industrion. Kvankam la regiono estis enloĝata jam de pli longe, ĝi ricevis municipajn rajtojn en 1301. Pro ĝia malnoveco la deveno de la nomo ”Someren” estas nekonata.

Ĉe la flankoj de Someren situas du gravaj naturregionoj. De Grote Peel estas eks-torfejo, kie oni trovis arĥeologiajn artefaktojn kaj fosiliojn. De Strabrechtse Heide estas tre granda herbejo, kie troviĝas diversaj kaj belaj plantoj, lagoj kaj ŝafoj. Ankaŭ estas historio pri kelkaj virinoj, kiuj estis mortigitaj tie pro kulpigo de sorĉado. Krom tio Someren estas ĉirkaŭata de kampoj.

La strato ”Postelstraat” estas la centra strato kun vendejoj, superbazaro kaj restoracioj. Specife ĉe la placo ”Wilhelminaplein” estas pluraj manĝejoj. La centro troviĝas je 20-minuta piedira distanco de la kongresejo. La plej proksima urbego estas Eindhoven, 50 minutojn for per buso.

Eindhoven

Eindhoven estas la kvina urbo de Nederlando kun 230 000 enloĝantoj. Ĝi estas konata kiel teĥnologia urbo pro la ĉeesto de la monda teĥnologia kompanio Philips, kaj pro la teĥnika universitato. Tiu universitato ankaŭ igas Eindhoven unu el la pli junaj en Nederlando.

Brabant

Someren kaj Eindhoven troviĝas en la nederlanda provinco Noord-Brabant. Brabant estas enlande konata pro sia pli varma kaj festema kulturo, kaj sia mola akĉento. La sudorienta parto de Brabant, kie troviĝas Someren, estas turisma kaj havas multajn feriejojn, naturparkojn kaj interesajn vidindaĵojn.