Antaŭ- kaj postkongresoj

La IJK ne estas la sola Esperanto-renkontiĝo, kaj eĉ ne la sola somera junulara renkontiĝo. Ni listigas ĉi tie kelkajn renkontiĝojn, kiuj povus kompletigi vian IJK-vojaĝon.

Antaŭkongresoj

Roskilde-Festivalo, Danujo, 27-a de junio ĝis 4-a de julio

La muzikfestivalo de Roskilde estas unu el la plej grandaj en la mondo, kaj la Dana Esperantista Junulara Organizo ĉiujare ĉeestas kun teamo de volontuloj. Se vi estos en tiu teamo, vi kontribuos al la sukceso de la festivalo, vi preskaŭ senpage festivalumos kaj vidos famajn artistojn. Kaj ĉio en malstreĉa kaj verda etoso.

https://roskildefestivalo.wordpress.com/

Studosemajnfino, Nederlando, 3-a ĝis 5-a de julio

Esperanto Nederland dufoje jare organizas studosemajnfinon en Bornerbroek, kun spertaj instruistoj kaj amuzaj lecionoj. Se vi ankor​aŭ ne parolas Esperanton, aŭ se via Esperanto-scio ankoraŭ ne estas kiel vi volas, tiam vi estas bonvena. Ankaŭ progresantoj trovos allogan programon.

https://esperanto-nederland.nl/esp/studosemajnfino.php

Postkongresoj

Somera Esperanto-Studado, Ĉeĥujo, 18-a ĝis 26-a de julio

La plej bona okazo por lerni kaj praktiki Esperanton! Tiu ĉi profesie organizata renkontiĝo en Kroměříž celas lernantojn de ĉiuj niveloj, sed ankaŭ ofertas buntan programon post la kursoj, kiu inkluzivas bonajn koncertojn. Ni organizas rektan karavanon de IJK al SES.

https://ses.ikso.net

Varmaj Tagoj kaj Fieru!, Germanujo, 18-a ĝis 26-a de julio

Proksime al Berlino esperantistoj aĉetis la trajnstacidomon de Halbe por igi ĝin Esperanto-stacio. Tuj post la IJK tie okazos somerumado nomita Varmaj Tagoj, kaj tuj poste oni povos partopreni fiere en la GLAT-parado de Berlino, per Fieru! Ni organizas rektan karavanon de IJK al Esperanto-Stacio.

Varmaj Tagoj: https://esperantostacio.wordpress.com/2019/11/30/varmaj-tagoj-urbe-kaj-nature/
Fieru!: https://esperantostacio.wordpress.com/2019/11/30/fieru-2020-la-glata-esperanto-renkontigo/

PollandRok, Polujo, 23-a de julio ĝis 2-a de aŭgusto

Memzorga, senkosta renkontiĝo de kelkaj esperantistoj dum la granda rokmuzikfestivalo “Pol’and’Rock” en Kostrzyn, Polujo kun 500 000 partoprenantoj. Oficialaj, grandaj koncertoj estos ekde la 29-a de julio, etoso tuttempe. 100 km de Berlin aŭ Halbe, 6 km de la germana landlimo.

http://29m.de

Universala Kongreso, Kanado, 1-a ĝis 8-a de aŭgusto

La plej granda Esperanto-renkontiĝo, por ĉiuj aĝoj kaj ĉiuj celgrupoj. Por la unuafoje ekde pli ol cent jaroj ĝi okazos en nordorienta Ameriko, en la granda urbo Montréal.

https://uea.org/kongresoj

FESTO, Francujo, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto

Festo, festo, festo! La fama esperantlingva muzikfestivalo revenas, kun multnacia teamo de la Verdaj Skoltoj. En la konata Esperanto-kastelo Grezijono en Baugé vi povos amuziĝi per atelieroj, ludoj, elstaraj koncertoj, aŭ simple farante tute nenion.

http://verdajskoltoj.net/festorevenas/

Ĉu laŭ vi mankas iu renkontiĝo en tiu ĉi listo? Skribu al ni!